Antikva roma kalendaro estis luna. Komece ĝi havis 10 monatojn, sed iam en la VIIa jarcento a. K. ĝi jam havis 12 monatojn. Kelkaj monatoj jam portis apartajn nomojn, kelkaj estis nomataj per vicnumeroj:
Ordo | Nomo | Nombro da tagoj | Origino de la nomo |
1 | Martius | 31 | laŭ la dio de milito |
2 | Aprilis | 29 | aperire = malfermi, ĉar en tiu monato arboj malfermas siajn burĝonojn |
3 | Maius | 31 | laŭ la diino Maia, patrino de dio Merkuro |
4 | Iunius | 29 | laŭ la fratino de dio Jupitero |
5 | Quintilis | 31 | kvina |
6 | Sextilis | 29 | sesa |
7 | September | 29 | sepa |
8 | October | 31 | oka |
9 | November | 29 | naŭa |
10 | December | 29 | deka |
11 | Ianuarius | 29 | laŭ la dio Ianus kun du facoj, kies unu faco rigardis la pasintecon kaj la alia rigardis la venontecon |
12 | Februarius | 28 | monato de purigo (februa estis purigiloj el la ledo de oferitaj ŝafoj) |
Unu jaro havis 355 tagojn. Por ke la samaj monatoj respondu al la samaj jarsezonoj, oni aldonis ĉiun duan jaron inter la 23an kaj 24an tagon de la monato Februarius la dektrian monaton nomatan Mercedonius (laŭ la tago, kiam oni pagis salajrojn kaj rekompencojn (merces = salajro, rekompenco), kiu havis alterne 22 aŭ 23 tagojn. La averaĝa longeco de la jaro do estis 366,25 tagoj. Por ke la kalendaro restu en harmonio kun la naturo, devis de tempo al tempo pontifikanoj (pastroj, kiuj respondis i.a. pri kalendaraj aferoj) la longecon de la monato Mercedonius ŝanĝi. Sed pontifikanoj tiel faris memvole. Ili plilongigis la jarojn pro profito de siaj favorantoj kaj malplilongigis ilin pro malprofito de siaj kontraŭuloj.
En la jaro 46 a. K. ordonis Iulius Caesar
al aleksandria astronomo Soisigenes, ke li konstruu por la
bezonoj de la Roma regno novan kalendaron laŭ la egipta
modelo. La imperiestro decidis tiel pro tio, ke la estinta
kalendaro estis tro komplika kaj nekomprenebla por
ĉiuj, do pontifikanoj povis ŝanĝi la longecon
de la jaro fakte sen publika kontrolo.
Soisigenes bazis la novan kalendaron sur la jarmovo de Suno
inter steloj kaj starigis la averaĝan longecon de la
jaro kiel 365,25 tagojn. Li eble sciis pri la laboro de
helena astronomo Hipparchos, kiu jam antaŭ 75 jaroj
malkovris, ke la longeco de t.n. tropika jaro ne estas
precize 365,25 tagoj, ke ĝi estas iomete malpli longa ,
sed Soisigenes konsideris la diferencon tute sengrava kaj
en sia projekto li ne kalkulis kun ĝi.
La nova kalendaro dividis la jaron je 12
monatoj, por kiuj Soisigenes uzis la nomojn de la malnova
kalendaro. Nova jaro komenciĝis en la monato januaro,
kiam komencis romaj konsuloj sian ofican servon. Do la nova
kalendaro aspektis jene:
Ordo | Nomo | Nombro da tagoj | Ordo | Nomo | Nombro da tagoj |
1 | Ianuarius | 31 | 7 | Quintilis | 31 |
2 | Februarius | 29/30 | 8 | Sextilis | 30 |
3 | Martius | 31 | 9 | September | 31 |
4 | Aprilis | 30 | 10 | October | 30 |
5 | Maius | 31 | 11 | November | 31 |
6 | Iunius | 30 | 12 | December | 30 |
La baza kalendara ciklo estis kvarjara.
En la ciklo estis ĉiam tri jaroj ordinaraj kun 365
tagoj (monato Februarius havis 29 tagojn) kaj unu superjaro
kun 366 tagoj. La monato Februarius havis 30 tagojn kaj la
supera tago estis metita tien, kie en malnova kalendaro
estadis la monato Mercedonius, do inter la
23an kaj 24an tagon de
februaro.
La nova kalendaro estis enkondukita
(laŭ la vidpunkto de kristana ĥronologio) la
1a de januaro 45 a. K., ĉar tiam
estis la unua novluno post la vintra sunhalto. Kiel
dankesprimo por la nova kalendaro decidis la Senato, ke la
monato Quintilis, kiam Iulius Caesar naskiĝis, estu
renomita je Iulius.
Bedaŭrinde, pontifikanoj ne ekkomprenis la bazan kalendaran ciklon kaj pro nekonataj kialoj envicigadis la superan tagon ne ĉiun kvaran jaron, sed ĉiun trian. Do, la kalendaro estis denove malpreciza. La eraro estis malkovrita en la jaro 8 a. K. kaj tiam reganta imperiestro Augustus Octavianus decidis, ke la kalendaro estu denove reformita kaj ĝis la jaro 8 p. K. oni ne envicigu superajn tagojn. Pro tiuj meritoj la Senato decidis, ke la monato Sextilis estu renomita je Augustus. Sed al senatanoj ne plaĉis, ke la monato de Iulius Caesar estas pli longa ol la monato de Augustus. Do oni deprenis unu tagon de la monato februaro kaj aldonis ĝin al aŭgusto. Kaj denove aperis „problemo“. En la kalendaro nun sekvis tri monatoj po 31 tagoj (julio, aŭgusto kaj septembro). Tio al senatanoj ankaŭ ne plaĉis, do ili ŝovis unu tagon de septembro al oktobro kaj unu tagon de novembro al decembro. Kaj ekde tiu tempo estas la monatoj kaj tagoj dividitaj en kristana kalendaro ĝis nun.
En la jaro 325 kunvenis en Malgrandazia
urbo Niceo la unua ekumenia koncilio. Krom aliaj gravaj
decidoj ĝi ankaŭ akceptis la julian kalendaron
por la tuta kristana mondo. Por la eklezio tio estis grava
decido, ĉar oni povis pli komforte difini la datojn
de la plej grava kristana festo – Pasko. La unua paska
dimanĉo (eklezia kalendaro konas 8 paskajn
dimanĉojn) estas la unua dimanĉo post la unua
plenluno post aŭ en la tago de la printempa ekvinokso.
Ĉar en la jaro 325 la printempa
ekvinokso okazis la 21an de marto, estis
la unua paska dimanĉo difinita kiel la unua
dimanĉo post la plenluno, kiu okazas la
21an de marto aŭ post tiu tago.
La erao estis donata diverse:
“ekde la fondo de Romo“, „ekde la unuaj
olimpiaj ludoj“, „ekde la kreo de mondo“,
„ekde la surtronigo de imperiestro Dioklecian“
ktp. Nur 200 jarojn post la nicea koncilio proponis roma
pastro Dionysos Exiguus, ke kristanoj uzu sian propran
eraon „ekde la naskiĝo de Kristo“. Per tute
memvolaj kalkuloj laŭ la kontraŭdirantaj bibliaj
tekstoj li „malkovris“, ke Kristo naskiĝis
248 jarojn antaŭ la diokleciana erao (do li fakte
naskiĝis 4 jarojn post la morto de hebrea reĝo
Herodes la Granda, kiu pro li murdigis infanojn en
Betlehemo…) kaj deklaris tiun jaron kiel la Jaro 1 de
la Kristana erao.
Ekleziaj funkciuloj, kiuj en la jaro 325
akceptis la julian kalendaron, supozis, ke ĝi estas
ideale preciza. Ĉar la averaĝa longeco de la jaro
de tiu kalendaro estas 365,25 tagoj, sed la longeco de
t.n. tropika jaro estas 365,2422 tagoj, julia kalendaro eraras
je unu tago post 128 jaroj. Meze de la
XVIa jarcento estis diferenco jam dektaga.
La printempa ekvinokso okazis jam la
11an de marto, sed la dato de la unua
paska dimanĉo estis kalkulata de la
21a de marto, t.e. la dato de la
printempa ekvinokso en la jaro 325. Tiama papo, Gregorius
la XIIIa, do decidis, ke oni devas
korekti la „malsanan“ kalendaron. Li nomis
specialan kalendaran komisionon, kies estro fariĝis
astronomo Ignatius Danti, profesoro de la bologna
universitato. La komisiono traesploris kelkajn projektojn
de la reformo kaj fine elektis la proponon de fratoj
Antonio kaj Luigi Lilio-oj. La papo mem agnoskis tiun
proponon kiel la plej konvenan.
La 24an de februaro 1582 li eldonis buleon
Inter Gravissimas, per kiu estis la reformo realigita.
Per tiu buleo la papo ordonis:
1e La nombradon de tagoj oni ŝovu je dek tagoj
antaŭen tiel, ke post la ĵaŭdo la 4a de oktobro
sekvu vendredo la 15a de oktobro 1582.
2e Superjaroj estu
plue ĉiuj jaroj divideblaj per 4, krom jaroj, per kiuj
finiĝas jarcentoj. El tiuj estu superjaroj nur tiuj,
kiuj estas divideblaj per 400.
Do la buleo Inter Gravissimas en
unu momento korektis la eraron, kiu kreskadis dum pli ol
dek jarcentoj, kaj samtempe tre malgrandigis la kreskon de
nova eraro. La averaĝa longeco de la jaro de tiu
reformita (gregora) kalendaro estas 365,2425 tagoj, do la
unutaga eraro okazos post 3280 jaroj.
Tiutempe tamen plu ne estis la kristana
komunumo unueca. Do la novan kalendaron ekkomence akceptis
nur tiuj ŝtatoj, kiuj estis sub plena influo de la katolika
eklezio: Italio, Pollando, Portugalio kaj Hispanio.
En Aŭstrio (t.e. ankaŭ en Ĉeĥaj landoj,
kiuj tiam estis sub la Aŭstria superregado) estis la
reformita kalendaro akceptita la
6an/l7an de januaro 1584.
Sed en la landoj kun influo de protestanta aŭ
ortodoksa eklezioj, oni kun la enkonduko de nova kalendaro
ne rapidis. Aparte ortodoksanoj disvastigadis devizon:
„Pli bone estas disigi kun Suno ol kunigi kun papo.“
Kaj en tiuj landoj (Bulgario, Rumanio, Rusio, Serbio, Grekio–)
estis la malnova (julia) kalendaro uzata
ĝis la dudekaj jaroj de la XXa jarcento.
Kompreneble, ke la diferenco plikreskis
de la XVIa jarcento je pluaj 3 tagoj,
ĉar jaroj 1700, 1800, 1900 estis superjaroj nur en la
malnova (julia) kalendaro, do hodiaŭ estas la diferenco
dektritaga.
Kristana kalendaro estas relative preciza kaj facile komprenebla, sed havas kelkajn malkonvenajojn:
F I N O
© , 2016
La lasta aktualigo: