Statuto de Kretena organizo


Oficialaj difinoj kaj mallongigoj:

SKUNDA
se Kreteno Unu ne decidos alie
 
KO
Kretena organizo
 
KA
Kretena ago
 
KKo
Kretena Kongreso
 
KEK
Kretena ekzekutiva konsilio
 
KG
Kretena gremio
 
KKr
Kretena kroniko
 
NC
Nycticebus coucang (besto sponsorata de KO)
 
Kreteno
ano de KO signita per numero
 

Mallongigoj difinitaj pro bezono de la Statuto:

NI
Neplenvalora Individuo - estaĵo, kiu ne estas ano de KO
 
PT
puntaĉmento
 
VK
vivkunul(in)o
 

Signoj difinitaj por la bezonoj de la Esperanta traduko

n
post la mallongigo = signo de akuzativo. Ekz. KOn = Kretenan organizon

Enkondukaj determinoj

Kretenismo estas la supera formo de socia agnosko en elitaj homaj kaj simihomaj komunumoj. La asocio de Kretenoj estas nomata Kretena organizo.

Identigo

Kretenoj estas identigitaj per natura numero (maksimume 99 – vidu la artikolon Limigo de KO), por kio oni povas uzi sekvantajn formojn:

Atentigo: La numero de Kreteno neniam povas komenciĝi per nulo. Do ne estas permesita ekz. K01.
La numero 0 mem tamen havas apartan signifon 0. Tiun numeron K1 atribuas al aparte gravaj individuoj, aŭ al individuoj, kiuj hororigas membrojn de KO. La portanto de la numero 0 tamen nek por sekundo iĝas membro de KO kaj K1 povas al li la numeron kiam ajn forpreni.
La akiro aŭ forpreno de la numero (0-99) iras tute ekster la volaj procedoj de koncernata individuo.

Kreteno n-ro 1

La superan kaj tute absolutisman postenon en KO okupas Kreteno 1, kiu havas sian numeron dumvive eĉ postvive kaj ekzistas neniu ebleco, kiel senigi lin pri tiu posteno.
K1 havas neniujn devojn krom la kazo, se estas de iu Kreteno kritikata. Tiukaze K1 devas certigi, ke lia rektumo estu pura kaj senbara. Sekve li estas devigita decidi pri la puno por la kritikanto laŭ la Statuto de KO kaj laŭ sia pripenso.

Kretena kongreso

La plej alta organo de KO estas KKo. KKo okazas kutime en someraj monatoj ĉe iu el la membroj de KO. En Kretenaj rondoj estas KKo slange nomata manĝegado. KKo distingiĝas per tio, ke pri nenio devas decidadi. KKo povas elekti KEKn. Pri financado de KKo zorgas KG.

Kretena ekzekutiva konsilio

La plej alta ekzekutiva organo de KO estas KEK, kiu etas maksimume trimembra. En KEK ĉiam devas esti K1. Do, KEK konsistas el K1 kaj du pluaj membroj de KO (kutime K2 kaj K3). Decidoj de tiu konsilio estas devigaj por ĉiuj anoj de KO. KEK estas decidrajta nur tiam, se ĉeestas K1, kies ĉeesto estas sufiĉa kondiĉo por decidrajteco de KEK. Por KEK plue en la Statuto oni uzas la mallongigon K1.

Kretena Gremio

Plua organo de KO estas KG. La Gremio konsistas el kvar anoj de KO kaj zorgas pri financado de KO. Koncerne de la financado de KO devas KG nepre plenumi la postulon de ena financado de KO. Donacojn de sponsoroj oni devas teni en evidenco tiel, ke iu ajn kontrolorgano kiel donacinton identigu kadavrojn en alta grado de putrado, eksterteranojn aŭ supernaturajn estaĵojn. Membroj de KG estas nomataj de K1 por adekvata tempo.

Anstataŭebleco

La plej alta organo, anstataŭanta K1 kaj decidanta dum lia neĉeesto, estas K1.

La rajto de vetoo

Kiu ajn decido povas esti vetoita de kiu ajn el Kretenoj. La vetoo ne estas respektata. Tamen, se la rajton de vetoo uzos K1, akiras la vetoo absolutan validon.

Kreteno n-ro 2

Specialan postenon havas K2, kiu rajtas aprobi la decidojn de K1. Aliaj Kretenoj povas la decidojn de K1 komenti, tamen iliaj babilaĵoj estas por la decidoj de K1 tute sensignifaj.

La limigo de KO

Maksimuma ebla nombro de Kretenoj en la tuta konata eĉ nekonata kosmo estas limigita je 99 unufoje por ĉiam.
Kreteno povas esti nur virseksa, SKUNDA.

Numerigo

Individuo povas esti anigita al KO, se li pruvos per sia longdaŭra sistematika agado kaj kondutado, ke li meritas tiun honoron. Tiu agado devas daŭri ĉirkaŭ 183 tagojn, SKUNDA. La individuo povas iĝi Kreteno eĉ sekve de faro de KA.
La stato de ŝanĝo, kiam estas la individuo akceptata al KO kaj estas al li atribuata lia numero, estas t.n. Numerigo.
Individuo Kreteniĝas per Numerigo kaj tio neniel dependas de lia volo.
La Numerigon faras nur K1. Dum sia decidado Li povas graciplene konsideri eĉ proponon de iu el Kretenoj. Aliaj anoj de KO devas ĝoje akcepti la decidon pri Numerigo. Ili povas protesti, ili povas eĉ ne konsenti kun tio, sed tio estas ĉio, kion ili povas. La fakton, ke la Numerigo estas valida kaj koncernata individuo iĝas plenrajta kaj samtempe nememrajta membro de KO, sciigos K1 per oficiala deklaro pri la Numerigo. La plej konvena okazo por tiu deklaro estas KKo. Tamen, se ĝis la aranĝo de la plej proksima KKo restas tempo pli longa ol mallonga, K1 povas la Numerigon deklari al la anoj eĉ alimaniere. La formo de la deklaro estas fakte libera, tamen ĝi devus aspekti proksimume jene:
„Estimataj (aŭ aliaj, dependas de la bonhumoro de K1) Kretenoj, mi anoncas al vi, ke ni havas en niaj vicoj novan Kretenon kun la numero n (al n substituos K1 ajnan liberan numeron, estas rekomendata la plej malalta libera numero, por ne ekestu malordaĉo), sinjoron (aŭ alia titolo) Járu da Cimrmana (kompreneble, ke la nomo estas elpensita, tio estas nur ekzemplo).“
Do, por Numerigo oni ne povas konsideri iun vortan aludon indikanta Kretenon, aŭ aludo je libera numero elirinta el la buŝa aŭ alia korpa orifico de K1, rilate al NI. Post la Numerigo ekestas por la Kronikisto devo aktualigi la Liston de Kretenoj kaj dissendi ĝin al ĉiuj Kretenoj.

Renumerigo

Renumerigo en KO ne estas permesita.

Nuligo de la membreco

La membreco de Kreteno povas esti nuligita aŭ per Denumerigo (vd. artikolon Punoj), aŭ surbaze de la fakto, ke li KOn regule ne kontaktas. Se Kreteno dum unu tuta jaro ne interesiĝas pri la vivo de KO kaj ne enpremos en sian kapon dum KKo sume minimume 4 kg da nutraĵoj, lia membreco estas nuligita kaj lia numero estas tn. Donita je dispono (vd. la artikolon Denumerigo).


Ĝeneralaj determinoj

Al ĉiuj Kretenoj malpermesiĝas prezenti sin sub kiu ajn preteksto kiel alia ano de KO. Ankaŭ malpermesiĝas, ke Kretenoj sugestu NIn, ke ili prezentu sin kiel anoj de KO. Plue malpermesiĝas anojn de KO intence erarigi. Por nerespekto de tiu ĉi regulo estos kulpanto punita per escepta puno (Denumerigo), SKUNDA.

Rajtoj de la ano de KO

Ano de KO havas rajton partopreni KKon.
Li havas rajton prezenti sin per sia numero kaj uzi sian numeron en kiu ajn kontakto.

Devoj de la ano de KO

Ano de KO havas devon partopreni KKon. Li devas kontribui je alikvota parto de elspezoj kunligitaj kun la financado de KKo.
Ano de KO devas obei la decidojn de K1 kaj okaze de financado de KO decidojn de KG.
Ano de KO devas sponsori la bredadon de NC en praga zoologia ĝardeno.
Ano de KO devas konatiĝi kun aktualaj versioj de jenaj gravaj dokumentoj:

  1. Statuto de Kretena organizo
  2. Listo de Kretenoj
  3. Kretena kroniko
  4. Paĝoj de NC

Ĉiu Kreteno devas havi sian Interretan poŝtkeston, kies formon preskribas KEK kaj tiu preskribo estas deviga. Tiu poŝtkesto servas por ricevado de supre menciitaj dokumentoj. Se iuj cirkonstancoj malhelpas al Kreteno atingi tiun poŝtkeston, li devas akrediti al alia Kreteno, kiun li mem elektos, la legadon de sia poŝtkesto, kaj peti lin, ke li transdonu al li la dokumentojn per tradiciaj manieroj.

Salutado

Kretenoj sin salutas reciproke per la saluto Saluton, Kreteno! Escepto validas por la salutado de K1, kiun oni devas saluti per la vortoj:

Estu salutita, (ho), via Kretena Moŝto, per ĉiuj prikantata kaj ĝis la ĉielaj altaĵoj elportata!

La saluto estu prononcata malrapide, laŭte kaj klare kaj neniukaze kun plena buŝo. Samtempe malpermesiĝas saluti K1n dum la farado de granda neceso. Plue oni povas uzi por la saluto, kaj tio eĉ rilate al K1, vortojn: Saluton vi fekkanajlo. Solenokaze eblas uzi jenan salutan dialogon:
„Zduř svůj chuj“ (Ŝveligu vian lingamon!)
„I tvůj chuj stuj“ (Eĉ via lingamo staru!)
„Až navìky!“ (Por eterne!)
„Ámen.“ (Amen.)

Administranto de la Listo de Kretenoj

Administranto de la Listo de Kretenoj responsas por aktuala stato de la Listo de Kretenoj.

La listo de Kretenoj

Por aktuala stato de la Listo de Kretenoj responsas la administranto de la Listo de Kretenoj.

Kronikisto

Kronikisto responsas por aktuala stato de Kretena kroniko.

Komisiito por kontakto kun zoologia ĝardeno

KPKKZĜ responsas por paĝoj de NC, por postulado de mono por sponsorado de NC ĉe membroj kaj nemembroj de KO, por la administrado de la konto de NC kaj sendado de sponsoraj donacoj al la konto de la zoologia ĝardeno. Plue li devas kontaktadi la responsan laboranton de la zoologia ĝardeno. Li responsas por dekorado de la kaĝo de NC. Li preparas ensemblojn de Dekretenoj.

Kretena kroniko

La historio de Kretena organizo estas enskribata per ora skribo en la historio de la homaro kaj en Kretena Kroniko. KKr devas esti kontinue aktualigata kaj kompletigata. Ĝi devas enhavi informojn pri KKo kaj pri ordinara agado de KO. Ĝi enhavas priskribojn de ĉiuj KA, kiuj estis faritaj de la anoj de KO. Por la administrado de KKr estas establigita Kronikisto. La Kronikisto meritas por la administrado de KKr premion laŭ la artikolo Premioj de la Statuto. La Kronikisto estas premiata, nur se la Kroniko estas administrata konkorde kun la Statuto kaj ne kritikas K1n. Pri la formo kaj grandeco de la premio decidas K1 laŭ la enhavo de la Kroniko. La Kroniko devas esti je dispono en la tuttera reto Interreto. Por tio responsas la Kronikisto.


Premioj kaj punoj

Premioj

En KO ne estas premioj atribuataj.

Punoj

Pri punoj decidas K1 aŭ memstare, aŭ surbaze de la propono de alia membro de KO, tn. Denunculaĉo.
Punoj inkluzivas kelkajn gradojn:

Memkritiko
estas puno bazita je deklaro de formulo, ordonita de K1. La formulo, kutime de senkulpiga kaj memkritika enhavo, estas de la punito deklarita antaŭ la anoj de KO, kontraŭ kiuj la punito kulpis.
 
Memparolado al la homamaso
estas bazita je tio, ke la punito, irante en la aro da homoj, laŭtvoĉe deklaras memkritikajn esprimojn kaj klarigas al la aro sian nelaŭdendan ĥarakterizaĵon, kunligitan kun la punordono. Por demonstro de tia memparolado povas servi ekz. tiu frazo: „Jen, kia mi estas Kreteno, forvorinte la tagmanĝon de K1. Ho, mi mizera, muskekovrita kaj fiodora mizerulo. Jen mia abomena ago per la nigra skribo enskribiĝu en la historion de la honto de la homaro!“
 
konsterniga memkritika dialogo kun ĉirkaŭirantoj
estas realigata tiel, ke la punita Kreteno haltigos hazarde pretetirantan personon, kiun li tute ne konas, kaj diros al li/ŝi ekz.: „Bonan tagon. Imagu al vi, sinjor(in)o, kia mi estas abomeninda, pusoplena kaj trioble laŭlonge krevita Kreteno. Mi ne sendis monon por sponsorado de la Nikticebo. Sed mi montros al mi… Tuj post momento mi hejme batados min per fajrostango, elrompos al mi du dentojn, kaj frapos per klabeto mian metileton. Mi ankaŭ eltrinkaĉos la akvon el necesujo. Tamen, tio estos tro eta puno por tiu terura krimo, kiun mi faris. Jen diru, sinjor(in)o, ĉu mi ne estas grandega kanajlo?“ Se la alparolita persono ekbabilos kun li kaj konsolos lin, li jam ne bezonos la dialogon ripeti.
 
Skribaj punoj
estas ordonataj por mezgradaj deliktoj. Koncernas kutime pri multobla permana reskribado de longa teksto el la Statuto, SKUNDA. Eblas uzi ankaŭ komputilon, sed la punito ne rajtas uzi metodojn de aŭtomata kopiado de teksto kaj estas necese ĉion zorge retajpi. Ankaŭ ne permesiĝas uzi aŭtomatan kontrolon de ortografio. Mistajpaĵojn oni ne rajtas korektadi, nur enkrampigi.
 
Humana turmentado kaj Nehumana turmentado
estas determinataj tempe – kutime en la daŭro 30, 60 aŭ 120 minutojn laŭ la grado de la delikto. Por la turmentado estas nomata tri- ĝis dekunumembra PT; la partopreno en ĝi estas honoro por ĉiu membro de KO. PT kutime konsistas el la anoj de KO, kiuj estis atestantoj de la delikto de la punito. La taĉmento turmentas la kondamniton dum la determinita tempo.

Turmentaj metodoj:
Komuna parto de la procedo por Humana turmentado kaj Nehumana turmentado:
La puntaĉmento kaj la kondamnito eksidos ĉe la tablo en la restoracio, kiu estis destinita en la punordono. La momento de la komenciĝo de la puno estas determinita per la alporto de grandega amaso da manĝaĵoj kaj trinkaĵoj. Dum la tuta tempo de la turmentado la PT plenbuŝe manĝegas.

Varianto por Humana turmentado:
Oni elektas tiajn manĝaĵojn, kiuj estas plej ŝatataj de la membroj de la PT. La kondamnito rajtas ankaŭ manĝi. Je la fino la kondamnito pagas ĉiujn elspezojn, ekestintaj pro la realigo de la puno.

Varianto por Neehumana turmentado:
Oni elektas tiajn manĝaĵojn, kiuj estas plej ŝatataj de la kondamnito. La kondamnito rajtas nek manĝi nek trinki. La punadon oni devas interrompi, se la kondamnito perdis konscion, aŭ per korpaj likvaĵoj malpurigis siajn vestaĵojn aŭ ĉirkaŭaĵon. Se la kondamnito perdis la konscion, oni povas en la turmentado kontinui nur post lia reanimo. Post la finiĝo de la tempo de la puno oni neniigos la nutraĵojn, kiujn la PT ne eluzis. La kondamnito kompreneble pagas ĉiujn elspezojn, ekestintaj pro la realigo de la puno.

Aldono al la Nehumana turmentado:
La turmentadon oni povas ankaŭ rigorigi tial, ke la anoj de la PT minimume sepfoje dum 15 minutoj po unu el ĉiuj diros: „Jen, vi manĝaĉus, vi Kreteno, ĉu?“ Tiu ĉi rigorigo estas tamen uzata nur escepte.
 
Denumerigo
estas la plej alta kaj samtempe escepta punformo, kiam estas la individuo kun honto, jes, kun honto ekskomunikita el KO. La Denumerigon ordonas K1 pro agoj, per kiuj la ano de KO skandaligas la Organizon, ĝiajn organojn aŭ K1n, aŭ se li demonstras, ke li hontas, ke li estas ano de KO. Per la Denumerigo estas la numero de la punita individuo tn. Donita je dispono kaj unu jaron post la Denumerigo ĝi povas esti atribuita al nova membro de KO.

Specialaj determinoj

Rilato al VK:

Ĉiu edziĝita Kreteno rajtas esti sub la ŝuo de sia edzino. Sed la subŝueco finiĝas, se ĝi tuŝus Kretenan organizon. Se VK Kretenon trudas, ke li limigu aŭ sekretigu sian anecon al KO, aŭ ke li eĉ distordu la vorton „Kreteno“ (ekz. Klerulo – fiiii), kaj la koncernato ne aŭdacas sendi sian VK en konvenan lokon (plue nur pugo), povas esti koncernata Kreteno punita eĉ per Denumerigo, ĉar li komencas plenumi la faktbazon de la escepta puno.

Rilato al Dioj:

Ĉiu ano de KO povas havi unu el sekvantaj rilatoj al diversaj ekzistantaj eĉ neekzistantaj Dioj:

  1. Nekritikan, admiran, submetiĝan – tn. devotan Tipa rilato de kredandoj submetantaj sin al eklezio kaj perdintaj kritikan pensmanieron.
  2. Indiferentan, flegman – Jen li faru kion ajn volas, tamen li ne ĝenu.
  3. Racie kritikan – Agnoskas Dion tian, kia li estas, eĉ kun liaj eraroj kaj neperfektaĵoj – tipa rilato racie pensantaj kredantoj, tiujn Dioj preferas, ĉar anusenrampantoj ilin ĝenas.
  4. Rifuzan, tn. ateistan – Nekredo
  5. Iracie envian, malaman – Tipa rilato de ortodoksaj kredandoj al konkuraj Dioj.
  6. KoTriuman (t.e. rilaton, kiun havas K3) – Eĉ Dioj tremas pro hororo.

Sole al Kreteno, kiu kreis ĉion, eĉ Diojn, ne rajtas la membroj de KO havi rilatojn d) ĝis f).


Reveno al la enhavo


Traduko © , 2010


La lasta aktualigo:

[CNW:Counter]